Laŭleĝa averto

Aparteno de la hejmpaĝo kaj kontaktdonitaĵoj

butiko.esperanto.cat estas reta domajno apartenanta al ’ASSOCIACIÓ CATALANA D’ESPERANTO – KATALUNA ESPERANTO ASOCIO (ek de nun KEA) kun CIF/NIF G58338567 kies sidejo situas en str. Papa Pius XI, 130, 08208 SABADELL (BARCELONA).

La celo de la hejmpaĝo estas informado kaj vendado.

Vi povas kontakti la proprietulon ĉe:

  • Retpoŝte, skribante al info@esperanto.cat
  • Per ordinara poŝto, skribante al ASSOCIACIÓ CATALANA D’ESPERANTO – KATALUNA ESPERANTO ASOCIO, c/ Papa Pius XI, 130, 08208 Sabadell

Por ceteraj klarigoj ne hezitu kontakti KEA-n.

Uzkondiĉoj de la hejmpaĝo

La nunaj uzkondiĉoj reguligas la aliron al tiu ĉi hejmpaĝo de la klientoj de KEA kaj aliaj interretuzantoj. Alirinte tiun ĉi hejmpaĝon, la uzanto montras sian senesceptan akcepton de tiuj ĉi uzkondiĉoj.

KEA rezervas al si la rajton unuflanke modifi tiujn ĉi alirkondiĉojn al la paĝo, same kiel la inkluditan enhavon.

Limigo kaj respondecekskludo

La enhavo de tiu ĉi hejmpaĝo estas ĝenerala kaj havas nur informajn celojn. KEA ne akceptas respondencon pri iu ajn informo ne ellaborita de ĝi mem aŭ publikigita sianome sen aŭtorizo, tiel kiel respondeco estigita de ies alia misuzo de la enhavo.

La uzanto sendevigas KEA-n pri kiu ajn respondeco kiu povus okazigi la interompojn en la alirebleco al la hejmpaĝo, ĉu pro misfunkcio de la servilo aŭ de la specifaj programoj, de la komunikadinfrastrukturoj aŭ de la programaro kaj maŝinaro uzitaj por la retnavigado.

Kaze de ligiloj al aliaj hejmpaĝoj, ni rifuzas kiu ajn respondecon ligitan al la aliro al ili.

Intelekta kaj industria leĝprotekto

La tutaĵo de tiu ĉi hejmpaĝo estas protektata pere de la leĝoj de intelekta kaj industria proprieto. Krom kontraŭa mencio, la rajto de intelekta proprieto pri la enhavo apartenas ekskluzive al KEA. La uzanto agnoskas uzadon de la enhavo limiĝanta al individuaj celoj de la uzanto mem kaj ke reproduktado, distribuado, komunikado aŭ modifigo ne aparte aŭtorizita de la menciita enhavo konstituas malobeon de la rajtoj je intelekta proprieto.

Same, la uzanto ne rajtos utiligi la enhavon kaj ĉefe la iu ajn specan informon ricevita tra tiu ĉi hejmpaĝo por sendado de propagando aŭ komunikaĵoj kun komercaj aŭ vendaj celoj; nemenditaj mesaĝoj celantaj malsimilan personaron sendepende de ties celo. Ankaŭ ĝi evitos diskonigon per kia ajn medio de tiuj informoj.

butiko.esperanto.cat estas KEA-domajno. Ne utiligeblas, krom antaŭa formala aŭtorizo, rilate al aliaj varoj aŭ servoj kiuj ne estu proprieto de KEA tiel ke oni ne okazigu konfuzon inter niaj klientoj aŭ misfamon al KEA.

Politko pri ligado al tiu ĉi hejmpaĝo

Se iu uzanto, asocio aŭ hejmopaĝo volus establigi iun ligilon cele al nia hejmpaĝo tiu devos peti antaŭan kaj skriban aŭtorizon.

Oni inkludos neniun falsan, neekzaktan aŭ malveran informon pri la eroj de tiu ci hejmpaĝo aŭ de la oferataj servoj.

Neniukaze KEA respondecos pri la enhavo aŭ servoj disponataj al la pubiko de la hejmpaĝo ek de kiu okazos la ligilon nek de informoj aŭ manifestoj inkluditaj en ĝi.

Protekto de personaj datenoj

La uzado de tiu ĉi hejmpaĝo kaj ĝiaj formularoj postulas la akcepton de la datenprilaboro de la personaj datenoj de la uzanto laŭ nia privatecpolitiko, inkludanta la stokigon de alirdatumoj kaj la sendado de komerca perreta informado .

Bonvolu atenteme legi nian privatecpolitikon por sciiĝi kiel la posedanto de la jena hejmpago uzos la donitaĵojn de la uzantoj kaj kiel realigeblas la rajton je aliro, modifo, nuligo kaj kontraŭstaro.

Kuketoj

Tiu ĉi hejmpago uzas la kuketojn proprajn kaj tiujn de aliuloj kun la analizaj kaj propagandaj celoj adaptitaj al la bezonoj de la uzanto. Konsulti la jenan hejmpagon akceptante la aktivigitajn kuketojn en la retnavigilo implicas akcepton de ilia traktado laŭ nia politiko pri kuketoj.

Bonvolu atenteme legi nian kuketpolitikon por sciiĝi pri la tipoj de uzataj kuketoj. kiel bloki aŭ forviŝi ilin en via retnavigilo.

Superrego de la katalunlingva versio

Kaze de traduko de tiu ĉi leĝa averto al aliaj lingvoj, okaze de malakordo, la katalunlingva versio superregos.

Aplikenda leĝaro ka jurisdikcio

La jena averto tiel kiel la rilatoj inter KEA kaj ties uzantoj sin gvidos laŭ la hispana valida leĝaro kaj kiu ajn diskuto submetiĝos al la la Juĝejoj kaj Tribunaloj en Sabadell, krom en la kazo de konsumantoj kaj uzantoj ekster la hispana ŝtato kie aplikendas la nepra regulo de la juĝejoj de la propra loĝloko.