Vendokondiĉoj

  1. Karaktero de la kontrakto
  2. Disponebleco kaj prezoj
  3. Sendado
  4. Mendonuligoj kaj redonoj
  5. Pago
  6. Sekureco kaj konfideco

Karaktero de la kontrakto

Pere de tiu ĉi kontrakto ASSOCIACIÓ CATALANA D’ESPERANTO- KATALUNA ESPERANTO ASOCIO (ek de nun KEA) vendas al la kliento (t.e.: kiu ajn fizika aŭ jura persono kun kiu KEA subskribu kiu ajn kontakto de vendo de siaj produktoj) kaj tiu aĉetas ĉe KEA la produkto(j)n difinita(j)n en la fakturo. Oni komprenos “kontrakton” kiel la vendo farita pere de tiu dokumento; kaj “produkton” la varo kiun oni aĉetas.

Disponebleco kaj prezoj

La donitaĵoj aperantaj en nia datumbazo korespondas al varoj kiuj iam estis en nia publikaĵrepertuaro. Pri ili ni disponigos ĉiujn eblajn informojn en ĉiu momento, ĉar la hejmpaĝo regule ĝisdatiĝas. Ni ne respondecas pri tipografiaj aŭ artimetikaj eraroj aperantaj en nia hejmpaĝo.

Ni devontigas nin konservi la prezojn de ĉiuj produktoj markitaj kiel “tuja disponebleco”, tamen ne kiam stoko mankas. Iu produkto estos konsiderata en “tuja disponebleco” kiam, krom aperi kiel tia sur la hejmpaĝo, ĝia disponebleco estos konfirmita de KEA. Same, la limtempoj indikitaj por varoj ne disponeblaj estos ĉiam proksimumaj kaj neniukaze estigas niaflankan kompromiton

Sendado

Sendokostoj aldoniĝos al la fina prezo de la mendo. Se temas pri mendo de diversaj varoj, ni klopodos grupigi ilin en unu nura sendaĵo, ĉiam kiam tio eblos kaj ne tro prokrastigos la forsendon.

La fina kosto de la sendaĵo estos ĉiam tiu kiu aperos en la fakturo emisiita de KEA. Kaze de sendoj al landoj ekster Eŭropa Ekonomia Areo KEA neniukaze trasnprenos la pagon de impostoj, dogantarifoj aŭ aliaj elspezoj.

Mendonuligoj kaj redonoj

La mendoj estas senkoste nuligeblaj ĝis la momento de la efektivigo de la ekspedo. Se ni ricevas peton de nuligo de la mendo kiam la varo estas jam forsendita, oni konsideros tion redono. La redonoj povos fariĝi ĝis 15 tagoj post la ricevo de la varo. La sendokostojn de la redono pagos la kliento. La monsumo ne estos redonita, sed eblos uzi ĝin en alia aĉeto. Memkompreneble, tiuj kondiĉoj ne estas aplikendaj kaze de redonoj kaŭzitaj de eraro niaflanke aŭ de iu difketo en la sendita varo. En tiu kazo KEA respondecas pri ŝanĝo de la difektita varo per alia bonstata. Ankaŭ ni pagos la redon- kaj sendokostojn. Se la interŝanĝo ne eblus, oni redonus la monon.

Pago

La pago de la varo estos farita pere de kreditkarto: Visa (ne akcepteblas Visa electron) aŭ Mastercard. KEA liveros la konvenan fakturon kiam oni sendos la mendon. La debeto en la kreditkarto fariĝos en la momento de la sendo.

Sekureco kaj konfidenceco

La transsendo de ĉiuj personaj donitaĵoj okazas pere de SSL (Secure Socket Layer), sistemo garantianta la konfidencecon de la senditaj datenoj.

La personaj donitaĵoj postulataj estos ĉiam nur la strikte necesaj. KEA sin devontigas ne fari alian uzon ol akordite kaj nek cedi nek vendi ilin al aliuloj neniukaze. Tiuj datenoj restas stokitaj en la datumbazo de KEA. La kliento povas aliri kiam ajn, pere de la hejmpaĝo mem, por modifi ilin. Ankaŭ eblas peti la forviŝon.