Priskribo
«Kial mi verkas poezion?
Ĉar ĝi venas el mia propra interno kaj mi facile trovas la poezian
flankon de aĵoj kaj aferoj.
Ĉar ĉiu poemo estas mallonga rakonto kiu havas komencon kaj finon,
eĉ se tiu lasta foje estas aperta.
Ĉar mi tiel kompletigis mian instruistan taskon kaj mi alproksimiĝis al
la lernantoj.
Ĉar mi malemas longe verki kaj fakte, mi ne kapablus.
Laste, sed ne balaste: ĉar tio ĝuigas min.»
Lola Casas
Recenzoj
Ankoraŭ ne estas recenzo.